PJESNIŠTVO
MOLIŠKIH
HRVATA

POEZIO
DE MOLIZAJ
KROATOJ

EMILIO AMBROGIO PATERNO

Publicist, historiograf i pjesnik, obiteljskim vezama bio povezan s moliškohrvatskim mjestom Mundimitrom. Umro 1971. godine.


MUNDIMITAR

Mi jesmo u jena selič
do malo puti i malo hižici;
nikor njegov govor ne razumi,
stari do ovihi čeljadi jesu Hrvati.

Mundimitar se zove ovo selo:
raca liči no malo na albansku,
»imaju tvrdu glavu ali punu pameta«;
ove riče nosu zapisano na čelo.

Mir ode nahodamo bez štropota,
mislu rabiti ovi Hrvati,
na ovo misto nahodamo veče vedar
život, i ure prohodaju bez muke.

Ume ovihi brdi i cvitjanih dubi
čujemo se jake i pomlađene:
nako do grubihi stvari udaljeni,
cijeniti mi moremo svit.

Lip vidik, širok horizon;
dol Trinja stisknuta ume
strana
žubori historija
»Kanita«
i do danas i do noče svemaj ju ponovi.

Je Sveta Lucija domaći blagdan,
svečano zvone sva zvona:
iz zvonika malo zvono večere
svihi molitvu nas zove.

Riječi u pjesmi označene kurzivom (italic) nisu moliškohrvatske.

Publicisto, historiisto kaj poeto, familie ligita al la molize-kroata vilaĝo Mundimitar. Mortis en la jaro 1971.
 


MUNDIMITAR

Ni estas en ĉi vilaĝeto
kun kelkaj vojoj kaj dometoj;
neniu komprenas ĝian parolon,
ĉi popolaj praŭloj estis Kroatoj.

Mundimitar nomiĝas ĉi vilaĝo:
la raso iom similas al albana,
»iliaj duraj kapoj plenas da saĝo«;
tiujn vortojn ili portas enskribitajn surfrunte.

Ĉi tie ni trovas pacon sen bruo,
pri laboro zorgas la Kroatoj,
ĉi tie troveblas pli serena
vivo, kaj horoj pasas sen peno.

Inter ĉi montoj kaj kverkoj florantaj
ni nin sentas fortaj kaj rejunigitaj:
de malbonaj aferoj malproksime,
ni povas respekti la homojn.

Bela panoramo, vasta horizonto;
malsupre Trinja premita inter la flankoj,
murmuras la historio de »Kanita«
tage kaj nokte ĉiam ripetata.

Sankta Lucia estas la vilaĝa festotago,
solene sonoras ĉiuj sonoriloj:
el la kampanilo sonorileto vespere
ĉiujn al vespro vokas.

[ POČETNA / HOME | SADRŽAJ / ENHAVO ]